Elektrine lite

← Feed

Tirifto :flago_esperanto:

tirifto@jam.xwx.moe

☙ EO :flago_esperanto: ❧
Saluton! Mi estas Tirifto, kaj mi afiŝas pri diversaj miaj spertoj, pensoj, kaj faroj. Miaj afiŝoj enhavas lingvajn kradvortojn, per kiuj vi povas elfiltri tiujn, kiujn vi ne komprenas. Vizitu mian retejon per la ligilo sube, kaj korektu mian Esperanton laŭplaĉe!
⟦Mia profilbildo montras bluan okulon sur verda fono.⟧

☙ CS :flago_ĉeĥujo: ❧
Zdravím! Jsem Tirifto a mé příspěvky se týkají mých různých úvah a životních střípků. Bývají oštítkovány podle jazyka, kterým jsou psány, takže můžete vyfiltrovat ty, kterým nerozumíte. Navštivte mé webové stránky odkazem níže!
⟦Můj profilový obrázek sestává z modrého oka na zeleném pozadí.⟧

☙ EN :flago_britujo: ❧
Hello! I am Tirifto, and I post about my thoughts and experiences of all sorts.

Posts

• View post

Hodiaŭ mi ekmemoris la vorton [西瓜], kiu signifas »akvomelono«. La unua signo ŝajnas facila, sed la duan mi rekonas sole pro tio, ke ĝi ankaŭ aperas en la signo por »vulpo«. :gutkato_manĝas_akvomelonon: Ĉu vulpoj kaj akvomelonoj havas ian rilaton? Ĉu eble vulpoj manĝas akvomelonojn? Aŭ ĉu vulpoj estas kiel akvomelonoj, sed oranĝaj anstataŭ verdaj, kaj kun vostoj kaj piedoj kaj vizaĝoj, kaj bestoj anstataŭ kreskaĵoj? Mi ne scias! Eble mi esploru pri signifo de tiu signo. :gutkato_trinkas_teon: #...

• View post

@xChaos Co podle vás českému Fedivesmíru chybí víc? #lang_cs #anketa #Fedivesmír

• View post

Hodiaŭ mi lernis la vortojn [易しい] kaj [難しい], kiuj verŝajne signifas ion kiel »(esti) simpla, facila« kaj »(esti) malsimpla, malfacila« respektive. Oportune, la unua estas pli simpla. Mi eble forgesos ilin, sed tiel oni lernas. :gutkato_dikfingro_supren: #lang_eo #japana #lingvoj #lingvolernado #vortoj

• View post

Firefox 157 is here, featuring a visual refresh and a number of new exciting features! Here’s a quick visual summary of my first impressions. #lang_en #Firefox #Mozilla

• View post

So Android Studio only works when run for the first time. After that it crashes on start because it couldn’t access its own files or something. :gutkato_flucerba: I mean yeah, okay, my expectations were about that low already. :gutkato_trinkas_teon: #lang_en #Android #Android_Studio

• View post

HEĈAAAA!!! :gutkato_ternas: #lang_eo #ternoj

• View post

Feliĉan Internacian tagon de infanoj! :gutkato_nekokoneko: :gutkato_hura: Mi rajtas festi per glaciaĵo, ĉar mi tenas vivanta mian internan infanon. :gutkato_3c: #lang_eo #internacia_tago_de_infanoj

• View post

Jen enketo! Mi iom diskutis kun amiko pri boneco de mondo kaj vivado. Ni interkonsentis, ke la mondo enhavas multajn aferojn bonajn kaj plaĉajn, sed ankaŭ multajn aferojn malbonajn kaj malplaĉajn. (Nu, evidente!) :gutkato_flucerba: Mi ne ŝatas vivadon, ĉar mi opinias, ke la bonaj aferoj estas tro neperfektaj. Mi akceptas vivon tia, kia ĝi estas, kaj mi ne planas forlasi ĝin frue, sed mi esperas, ke ekzistas io pli bona poste – io multe pli bela ol kion la mondo povas doni. Miaopinie, la mondo m...

• View post

Hieraŭ, post longa tempo, mi faris macon. Mi manĝis du pecojn kun ŝinko kaj fromaĝo, ne kontraŭkutime, sed nove mi provis manĝi trian pecon kun mielo. :gutkato_kontenta: Ĝi estis bongusta, sed mi manĝis tro neatente, kaj malpurigis mian ĉemizon. :gutkato_ĝengrimacas: #lang_eo #manĝaĵoj #vivo

• View post

Heap exchange. #lang_en #words

• View post

Muroj estas tre paciencaj aŭskultantoj. Kaj tio estas nur unu el la multaj avantaĝoj, kiujn muroj havas! :gutkato_hura: #lang_eo #muroj

• View post

Amikoj! Kaj malamikoj! Kaj aliaj homoj! Jes, precipe vi – vi, vi, vi! (Diablo! Sed ne vi.) Mi ĵus publikigis mallongan rakonton pri viro, kiu falis en inferon kaj tie manĝiĝis. :gutkato_diablo: Ĝi ne estas bela. Ĝi kredeble ne estas utila. Do kial? Kial, kial, kial? »Ĉar«, mi diras! Ĉar! Jes, amikoj – kaj malamikoj, kaj aliaj homoj – en la rakonto aperas ĉaro! Ĝi ne estas ĉaro, sed – ho! – ĝi ja estas ĉaro! :gutkato_hura: Tre verŝajne ekzistas multe pli bonaj manieroj, per kiuj vi povus uzi vi...

• View post

Hodiaŭ mi sentas min iom mise, korpe. :gutkato_neŭtrala: SED!!! Mense mi estas en ordo! Do ĉio bonas! Ĉar korpaj problemoj havas facilan solvon! Sufiĉas… Trinki akvon! Akvonn!! Akvonnnn!!!!!! :gutkato_hura: :gutkato_trinkas_akvon: :gutkato_hura: #lang_eo #akvo #sano #vivo